Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)

CED fondiĝis en la jaro 1952, kiel fako de Universala Esperanto-Asocio gvidata de Ivo Lapenna, por antaŭenigi la sciencan studon de Esperanto “kaj ties diversaj aplikoj en ĉiuj vivosferoj”; por certigi la kompiladon kaj redaktadon de fidinda dokumentado pri Esperanto, kaj por subteni klopodojn prezenti la faktojn pri Esperanto al internaciaj organizoj, al sciencaj kaj fakaj asocioj, kaj al la publiko.

De post tiam, ĝi vastigis sian interesosferon por inkluzivi la esploradon de ĉiuj aspektoj de lingva politiko kaj lingvoplanado je internacia nivelo kaj la studon de lingvaj baroj al internacia komunikado.

CED, same kiel Esperantic Studies Foundation (ESF) – kun kiu ĝi tre proksime kunlaboras  – estas estrata de Estraro. 

ESF ĝojas finance subteni multajn projektojn de CED. Granda parto de la laboro de ESF Akademia estas farata nome de CED. 

Simpozio Nitobe: 26 - 27 Julio 2021

Eltrovu pli pri la venonta Simpozio Nitobe,Language, Conflict, and Security’, Universitato de Ulstero, Belfast. 

Comments are closed.