La Programo por Interlingvistika Subteno (IS) estas administrata de internacia komisiono sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi aljuĝas malgrandajn subvenciojn, kutime malpli ol $2000, por helpi fakulojn kaj jam spertajn studentojn plenumi esplorojn en la fakoj lingvo-planado, interlingvistiko, transnacia lingva politiko, lingva justeco, kaj planlingvoj (inkluzive Esperanton). La subvencioj povas subteni aĉeton de (aŭ aliron al) esploraj materialoj, partoprenon en konferencoj, vojaĝadon al esplorbibliotekoj, subtenon de surkampa laboro, evoluigon de retejoj, kostojn de publikigo, k.s. Subvencioj IS estas aljuĝataj konkurse kaj kutime devas esti uzataj ene de unu jaro de ricevo de la subvencio. Detaloj pri submeto de proponoj kaj limdatoj.
Esperantic Studies Foundation estras pli grandan Ĝeneralan Subtenan Fonduson (GSF), kiu kovras ĉiujn tri el siaj prioritatoj: Esplorado, Edukado kaj Konservado. Ĝi estas malferma al individuoj kaj organizoj, inkluzive universitatojn. Detaloj pri submeto de proponoj kaj limdatoj.