Nitobe-Simpozio

Lundo 26-a – Mardo 27-a de Julio 2021

Lingvo, Konflikto, kaj Sekureco

La Nitobe-Simpozion organizas la Universitato de Ulstero kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kun la financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF). Pro la nuna situacio la Simpozio okazos virtuale, dum du tagoj: la 26-a kaj 27-a de Julio 2021. La laborlingvoj de la evento estos la angla kaj Esperanto kun samtempa interpretado.

La Simpozio 2021 esploros kvar ĉefajn kampojn kun nuntempa graveco al la temo:

  • Lingvopolitiko en Nord-Irlando kaj la sekvoj por la dividado de la povo en konfliktantaj socioj
  • Lingvo kadre de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo
  • Lingvo en humanecaj krizoj kaj anticipa packonstruado mondskale
  • Antaŭenpuŝi lingvan justecon

Bv. sendi korespondaĵon al <nitobe-2021(ĉe)sfu.ca>

Historia noto: La Simpozioj estas nomitaj laŭ la japana klerulo kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu servis kiel ĝenerala vicsekretario de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1926. Legu pli (ekstera retejo).

Belfasto / Londono 12:30 (UTC+1); Parizo 13:30 (UTC+2); Tokio 20:30 (UTC+9); Nov-Jorko 07:30 (UTC-4); Vankuvero 04:30 (UTC-7)

Bv. noti: ĉiuj horoj donitaj sube estas laŭ la loka horo: BST (Brita Somera Tempo, Belfast / London: UTC+1)

Nitobe 2021 ~ Programo    PDF-elŝuto de la programo; resumoj de la prezentoj

LUNDON, la 26-an de JULIO 2021 ~ 12:30

Bonveniga prelego – Prof. Paul Carmichael, Vicdekano pri Tutmonda Engaĝado en la Fakultato de Arto, Humanistiko, kaj Sociaj Sciencoj ĉe la Universitato de Ulstero

Bonvenigo kaj enkonduko al la tago – Michele Gazzola (Universitato de Ulstero)

Enkonduko al CED, ESF kaj la Nitobe-Simpozio – Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford)

SEKCIO 1 ~ 13:00 – 15:45

Lingvopolitiko en Nord-Irlando kaj la sekvoj por la dividado de la povo en konfliktantaj socioj

(1) Sarah Williams (Direktoro pri Regado kaj Konformiĝo, Belfasta Urba Konsilio) ~ 30 minutoj
La lingva strategio de la Urba Konsilio de Belfasto 2018-2023.

(2) Philip McDermott (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj 
Lingva agnoskado kaj profunde dividitaj socioj: ĉu de tolerado al diskuto?

Sekcio 1a ~ Demandoj kaj respondoj ~ 15 minutoj

Paŭzo ~ 15 minutoj

(3) Janice Carruthers kaj Mícheál Ó Mainnín (Reĝina Universitato de Belfasto) ~ 20 minutoj
Lingvopolitiko en Nord-Irlando post la interkonsento ‘Nova Jardeko, Nova Aliro’.

(4) Niall Comer (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj
Pretigado de la vojo al prilingvaj aktoj: la irlanda ligo, la Universitato de Ulstero kaj la interkonsento ‘Nova Jardeko, Nova Aliro’.

(5) Raffaella Folli, Juliana Gerard, Lynda Kennedy, Susan Logue kaj Christina Sevdali (Universitato de Ulstero) ~ 20 minutoj
Rikolto de plurlingvaj enmigrintaj lernantoj: 10 jaroj en la Centro pri Plurlingveco ĉe Ulstero.

Sekcio 1b ~ Demandoj kaj respondoj ~ 25 minutoj

SEKCIO 2 ~ 16:00 – 17:30

Lingvo en humanecaj krizoj kaj anticipa packonstruado mondskale

(1) Carmen Delgado Luchner (Universitato de Friburgo) ~ 30 minutoj
Kiel plani por la neantaŭvidebla: regado de lingvaj ligantoj en humanecaj organizaĵoj.

(2) Javier Alcalde (Aŭtonoma Universitato de Barcelonao; Malfermita Universitato de Katalunio) ~ 20 minutoj
Paco kaj lingva diverseco. Kiu rolo por Esperanto?

Sekcio 2 ~ Demandoj kaj respondoj ~ 15 minutoj

Finaj rimarkoj

FINO DE LA UNUA TAGO

MARDON, la 27-an de JULIO 2021 ~ 12.30 

Bonvenigo kaj enkonduko al la tago – Angela Tellier (Universitato de Essex) ~ 5 minutoj

Akademiaj publikaĵoj de CED   –  Michele Gazzola (Universitato de Ulstero) ~ 10 minutoj

SEKCIO 3 ~ 12:45 – 15:35

Lingvo kadre de sekureco kaj konfliktosolvado en Eŭropo

(1) Alessandro Rotta (Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo) ~ 30 minutoj
Lingvaj politikoj por preventi konfliktojn: la sperto de la Alta Komisaro pri Naciaj Minoritatoj.

(2) Roberta Medda-Windischer (Instituto pri la Rajtoj de Minoritatoj, Eurac Research) and Sia Spiliopoulou Åkermark (Pacinstituto de Alando) ~ 20 minutoj
Indikiloj de lingva integrado por atingi lingvan justecon: Taksado de la plenumado de politikoj bazitaj sur la Gvidlinioj Ljubljano per indikiloj.

(3) Sarah McMonagle (Universitato de Hamburgo) ~ 20 minutoj
Lingvopolitiko en multlingvaj urboj.

Sekcio 3a ~ Demandoj kaj respondoj ~ 25 minutoj

Paŭzo ~ 15 minutoj

(4) Sonja Novak Lukanovič (Universitato de Ljubljano) ~ 20 minutoj
Ĉu lingva konflikto markas lingvan kontakton en Slovenio?

(5) Ljubica Djordjević (Eŭropa Centro pri Minoritataj Temoj) ~ 20 minutoj
Lingva naciismo: la statuso de lingvoj kaj tiel-nomataj lingvoj, kiuj aperis el la serbokroata.

Sekcio 3b ~ Demandoj kaj respondoj ~ 25 minutoj

SEKCIO 4 ~ 15.50 – 17:30

Antaŭenpuŝi lingvan justecon

(1) Irmgarda Kasinskaite-Buddeberg (Unesko) ~ 30 minutoj
La internacia jardeko pri Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032) kiel unu el la internaciaj kunlabor-meĥanismoj cele al lingva justeco.

(2) Michele Gazzola (Universitato de Ulstero) kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser) ~ 30 minutoj
Indico pri lingva justeco kiel ilo por preventi konflikton.

Sekcio 4 ~ Demandoj kaj respondoj ~ 15 minutoj

Finaj rimarkoj

FINO DE LA NITOBE-SIMPOZIO

Moderigantoj: Michele Gazzola, Angela Tellier, Mark Fettes, Humphrey Tonkin.

Interpretistoj: Duncan Charters kaj Istvan Ertl.

Ni kore dankas al Esperantic Studies Foundation pro ĝia financa subteno,

d-ro Michele Gazzola
(Universitato de Ulstero, ĉefa kunveniganto)

d-ro Mark Fettes
(Universitato Simon Fraser)

d-ro Humphrey Tonkin
(Universitato de Hartford)

d-ino Angela Tellier
(Universitato de Essex)

Comments are closed.