Eldonaĵoj

Niaj studokampoj enhavas multajn universitat-nivelajn eldonaĵojn, kiuj estas perfektaj por esplorado kaj/aŭ publikigado de artikoloj. Ĉi tiu paĝo listigas kelkajn. Se vi konas aliajn, bonvolu sciigi nin.

Informilo por Interlingvistoj (IpI)

Informilo por Interlingvistoj aperas kvar fojojn jare, eldonita de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kun la financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF). Ĝi entenas ĝisdatajn novaĵojn kaj informojn por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri esplorado kaj eventoj en la kampo. Se vi ŝatus aliĝi al nia dissendolisto, bonvolu kontakti nin.

Ni bonvenigas interesajn mallongajn artikolojn. Bonvolu sendi interesaĵojn al: ipi@esperantic.org

Limdatoj por ricevo de artikoloj ktp:

  • 31 decembro (por eldono fine de januaro)
  • 31 marto (por eldono fine de aprilo)
  • 30 junio (por eldono fine de julio)
  • 30 septembro (por eldono fine de oktobro)

Elŝutu aktualan kaj historiajn numerojn

Esperantologio / Esperanto Studies

Esperantologio / Esperanto Studies estis unue eldonita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Berlino, redaktita de Christer Kiselman, Universitato de Upsalo. La serio enhavis ok numerojn (1999-2018), kaj aperigis artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri la lingvaj, historiaj, literaturaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.

Nun sub la redaktado de Orlando Raola kaj Humphrey Tonkin, la serio daŭros, eldonita de CED. La redaktoroj bonvenigas artikolojn en Esperanto, celitaj ĉefe al uzantoj de Esperanto, precipe artikolojn destinitajn post pli da laboro aperi en alilingvaj akademiaj revuoj. Sekvos pliaj informoj.

Nova serio

Historiaj numeroj (1999-2018) alireblas tie ĉi.

Language Problems and Language Planning (LPLP)

Language Problems and Language Planning (unua numero 1977) estas multlingva revuo, reviziita de egaluloj, dediĉita al la studo de multlingveco kaj lingvopolitiko. Kontribuoj estas bonvenaj el iuj ajn lingvaj disciplinoj, kaj ankaŭ el aliaj kampoj en la sociaj sciencoj (inkluzive politikajn sciencojn, sociologion, ekonomion, edukajn sciencojn, psikologion, filozofion, historion, juron, ktp.).

Tri numerojn jare, eldonitaj de John Benjamins.

Pliaj informoj kaj gvidlinioj por submeto de artikoloj.

Ĉefredaktoro: François Grin Université de Genève
Redaktoro: Michele Gazzola Ulster University
Redaktoro (Recenzoj de libroj): Lisa J. McEntee-Atalianis Birkbeck, University of London
Redaktoro Iinterlingvistiko): Federico Gobbo Universiteit van Amsterdam
Redaktoro (Emeritus): Humphrey Tonkin University of Hartford
 

Studies in World Language Problems (WLP)

Studies in World Language Problems (WLP) estas laŭokaza serio pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj uzado de lingvoj. Ĝi koncernas precipe rilatojn inter kaj ĉirkaŭ lingvaj komunumoj, precipe en internaciaj kuntekstoj.

Ĝi publikigas monografiojn kaj redaktitajn volumojn pri lingvopolitiko, lingva administrado kaj lingvo-uzo en internaciaj kaj multnaciaj organizaĵoj kaj entreprenoj, kaj ankaŭ teoriajn studojn pri komunikado, lingva interagado kaj lingva konflikto.

Jen la plej nova numero, redaktita de Goro Christoph Kimura kaj Lisa Fairbrother, Universitato Sophia, Tokio. Eldonita de John Benjamins.

Du pliaj volumoj en preparo.

Pliaj informoj, titoloj kaj enhavo de antaŭaj numeroj.

Język. Komunikacja. Informacja (Lingvo. Komunikado. Informado)

Eldonita de la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando.

Numeroj elŝuteblaj. Redaktita ekde 2010 de Ilona Koutny (Interlingvistikaj Studoj, UAM)

Ĉiujare eldonita, Język. Komunikacja. Informacja dediĉas sin al lingvistiko en la plej larĝa senco, komunikado kaj informsciencoj, kaj la rilatoj inter ĉi tiuj kampoj. Aparta emfazo estas donita al:

  • kompara lingvistiko
  • lingva politiko
  • sociolingvistiko
  • pragmalingvistiko
  • etnolingvistiko
  • hungarologio
  • interlingvistiko
  • komunikado kaj informsciencoj

La revuo invitas artikolojn, antaŭe nepublikigitajn, en la pola, angla, franca, germana aŭ Esperanto, kaj ofertas tujan malferman aliron.

Pliaj informoj kaj gvidlinioj por submeto de artikoloj

IF-Sophia

Eldonita de la Federacia Instituto de Parana, por esploristoj, kiuj interesiĝas pri Filozofio, Scienco kaj Teknologioj.

Pliaj informoj kaj gvidlinioj por submeto de artikoloj

 

La ĵurnalo dissendas alvokojn por artikoloj, kaj akceptas artikolojn verkitajn en la portugala, hispana, angla, franca kaj Esperanton.

La revuo bonvenigas aldonojn al la konsila komisiono; se vi interesiĝas, bonvolu kontkti: magisterpita (ĉe) gmail.com

 

Medicina Internacia Revuo (MIR)

Revuo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).  MIR publikigas sciencajn artikolojn pri medicino kaj najbaraj fakoj en ajnaj lingvoj, inter ili Esperanto, kun devigaj resumoj en la angla kaj Esperanto.

MIR estas ‘OpenAccess’ kaj eldonita kune kun Jagielona Universitato en Krakovo, Polando.

Pliaj informoj pri la revuo.

 

Káñina

Eldonita en la Fakultatoj de Leteroj, Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo, Universitato de Kostariko.

Pliaj informoj kaj gvidlinioj por submeto de artikoloj (en la angla)

Káñina estas kvaronjara scienca publikaĵo direktita al instruistoj, akademiuloj kaj studentoj, kiuj interesiĝas pri la kampoj de arta historio, filologio, lingvistiko, literaturo kaj arto ĝenerale. Informpaĝoj estas en la angla kaj en la hispana.

Káñina akceptas artikolojn verkitajn ĉefe en la hispana, la angla kaj la franca, sed ankaŭ akceptas artikolojn verkitajn en aliaj lingvoj, depende de la havebleco de akademiaj recenzistoj regantaj la koncernan lingvon. 

Comments are closed.