Akademiaj Esploroj kaj Universitata Kunlaboro

Ni estas reto de universitataj profesoroj, prelegantoj kaj studentoj, kiuj laboras por plifortigi kunlaboron inter universitatoj. Ni subtenas kaj kuraĝigas esploradon kaj studadon en la kampoj de lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingva politiko, lingva justeco kaj planlingvoj, inkluzive de Esperanto.
Ĉu vi interesiĝas pri kunlaboro? Ĉu vi serĉas helpon kaj subtenon? Aliĝu al la Reto!

Niaj prioritatoj

Esperanto en universitatoj

Dum la historio de Esperanto pluraj universitataj lektoroj sukcese enkondukis kursojn pri Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko. La Universitato de Liverpolo, danke al la malavara testamento de D-ro John Buchanan, en 1931 starigis fonduson por instrui Esperanton kaj interlingvistikon. La fonduso ankaŭ hodiaŭ daŭras kaj ĝi proponas prelegojn, atelierojn, kaj stipendion por doktoriĝanta studento. Dum multaj jaroj ankaŭ D-ro Detlev Blanke lektoris pri interlingvistiko en la Humboldt-Universitato en Berlino, nuntempe Sabine Fiedler okazigas kursojn pri interlingvistiko en la Universitato de Lepsiko (Germanio).

Profesoro István Szerdahelyi en Budapeŝto fondis kompleksan esperantologian fakon en la Universitato ELTE en 1966 kun fina diplomo (egalvalora al magistra). Li formis plurajn el la nunaj agantoj pri Esperanto en universitatoj. Ankaŭ Ilona Koutny estis studentino en tiu Esperanto-fako, poste dum jardeko posteulo de Szerdahelyi. Post transloĝiĝo al Pollando, ŝi fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań (Pollando), kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) kaj gvidas ilin dekomence. La Interlingvistikaj Studoj lanĉis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Studentoj enprofundiĝas en la literaturon, historion kaj movadon de Esperanto, konatiĝas kun ĝia lingvistika priskribo kaj la riĉeco de planlingvoj, kaj akiras bazajn konojn pri lingvistiko kaj interkultura komunikado.

Enkadre de la specialiĝo en la tria jaro – okazas ankaŭ instruista trejnado kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net.Tiu ĉi momente estas la sola universitata formado de Esperanto-instruistoj. La tri-jara postdiploma studado formas interlingvistojn, esperantologojn kaj instruistojn kun firma kaj larĝa teoria bazo kaj utilaj praktikaj konoj. La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 2002 disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la studoj. Eblas ankaŭ doktoriĝi pri interlingvistika kaj esperantologia temo en UAM, sub la gvido de Profesoro Ilona Koutny. 

La internacia lingvo Esperanto estas instruata ekde 1948 ĉe la Universitato de Amsterdamo. De 1998 ekzistas ĉe la Universitato de Amsterdamo eksterordinara katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, laŭ instigo de Hans Erasmus (1933–2020), la ĉefa arkitekto de la katedro. Unue gvidata de D-ro Marc van Oostendorp, nederlanda lingvisto, la katedro estis poste transprenita de Profesoro Wim Jansen, ankaŭ nederlanda lingvisto, kiu gvidis ĝin dum 11 jaroj. Profesoro Federico Gobbo (Italio) transprenis de Jansen la katedron en 2013. Laŭ la difino de la universitato, la gvidanto de la katedro respondecas pri la kontinuigo kaj plilarĝigo de la instruado kaj esplorado sur la kampo de la interlingvistiko, kun aparta atento al la teorio kaj praktika uzo de planlingvoj, inter kiuj Esperanto okupas centran rolon. Inter 2009 kaj 2013 sukcese kunlaboris la Universitatoj de Amsterdamo kaj Liverpolo pri sinsekvo de altnivelaj prelegoj kaj eventoj.

Ankaŭ en Ĉinio funkcias pluraj kursoj: en 2018 startis Esperanto-fako en la Universitato de Zouzhuang kiu donos bakalaŭran diplomon al la studentoj, kiuj studas kadre de 4-jara programo.

Plej laste, du aliaj universitatoj, la Universitato de St Andrews (Skotlando) kaj la Universitato de Ulster (Nord-Irlando) proponis stipendiojn por doktoriĝantaj studentoj. En 2017, 2018 kaj 2019 La Universitato William Peace (Usono), kun financa subteno de ESF kaj helpo de ĝia reto de universitataj instruistoj, starigis kurson pri mondaj lingvoj, kiu inkluzivis video-prezentojn de, kaj diskutojn kun, spertaj lingvistoj.

En pluraj universitatoj tra la mondo Esperanto kaj/aŭ interlingvistiko estas laŭokaze instruataj (https://edukado.net/kursejo). Gravas ankaŭ kuraĝigi kaj subteni kolektojn da materialo pri Esperanto, planlingvoj kaj interlingvistiko en universitataj bibliotekoj (ekzemple, la Universitato Princeton, la Universitato de Masaĉuseco kaj la Universitato de Oregono, Usono).

La defio al ni estas kuraĝigi pli da tiaj eblecoj. De kelkaj jaroj ankaŭ aliaj instancoj interesiĝas pri agado en universitatoj. Sub la gvido de d-ro Angela Tellier, akademia kunordiganto por ESF, universitata komisiono konsistanta el membroj de ILEI, ESF, TEJO kaj UEA kunlaboras por stimuli agadon rilate instruadon kaj esploradon en universitatoj tra la mondo. 

Working on behalf of Esperantic Studies Foundation and the Centre for Research and Documentation on World Language Problems

Comments are closed.