Esperantic Studies Foundation (ESF)

‘ESF Akademia’ estas tiu branĉo de ESF, kiu okupiĝas specife pri la kunordigado de universitat-rilataj taskoj. ESF havas tri prioritatajn kampojn, pri kiuj ĝi okupiĝas: “Esplorado”, “Konservado”, kaj “Edukado”. ‘ESF Akademia’ kuŝas en la tria kampo, kunlaborante kun la aliaj du en certaj aspektoj.

Pri ESF

Esperantic Studies Foundation (ESF) estis fondita en 1968 kiel ilo por antaŭenigi sciencajn esploradon kaj dialogon pri demandoj ligitaj al mondaj lingvoproblemoj, lingvopolitiko kaj lingvoplanado, lingva justeco, interlingvistiko, Esperanto, lingvaj teknologioj kaj tutmonda edukado, inter aliaj.

ESF estas direktata de tut-volontula estraro, gvidata de konsilantaro. Organizaj Konsilantoj proponas financan, teknikan kaj administran helpojn kaj konsilon.

ESF ofertas financan subtenon por indaj projektoj, kiuj kuŝas en ĝiaj prioritataj kampoj de Esplorado, Konservado kaj Edukado. Ĝi kunlaboras kun UNESKO kaj UN, la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED); Ĝi ankaŭ kunlaboras proksime kun pluraj universitataj bibliotekoj, kaj interaliaj aferoj subtenas la Prelegserion Tivadar Soros, kaj la ĉiujaran kurson de NASK.

Grant Goodall, vicprezidanto de ESF, prezentas mallongan ĝisdatigon (2020) pri ESF, ĝiaj prioritatoj, celoj kaj laboro – en Esperanto. 

Bonvolu esplori nian ombrelan retejon por ekscii pli, inkluzive manierojn per kiuj vi povas helpi subteni nian valoran laboron.

Comments are closed.