Universitatoj kaj universitataj akademiuloj
Ni estas reto de universitataj akademiuloj, kiuj instruas kaj/aŭ esploras en la kampoj de lingvoplanado, interlingvistiko, transnacia lingva politiko, lingva justeco kaj planlingvoj, inkluzive de Esperanto.
Alklaku por vidi filmgalerion, kiu prezentas universitajn akademiulojn el la tuta mondo, kiuj ankaŭ parolas Esperanton kaj/aŭ uzas Esperanton en siaj esploroj; la galerio inkluzivas ankaŭ Esperanto-parolantojn, kiuj esploras pri temoj iel ligitaj al la prioritataj interesoj de ESF, kaj same inkluzivas Esperanto-parolantojn, kiuj laboras en aliaj kampoj.
La filmoj estas en diversaj lingvoj, kutime la unua lingvo aŭ la loka lingvo de la prezentanto.
Se vi dezirus kontakti unu el la universitataj akademiuloj el la subaj listoj por peti konsilon aŭ subtenon pri via (eventuala) disertaĵo aŭ tezo, aŭ se vi ŝatus scii pli pri iliaj esploroj aŭ eldonaĵoj, bonvolu kontakti nin kaj ni volonte peros mesaĝon. Cetere, pluraj el la ligitaj retejoj publikigas kontaktodetalojn.
Ni preparas ankaŭ facile legeblajn unu-paĝajn resumojn de verkoj publikigitaj de universitatuloj; ĉi tiuj aperos ĉi tie kun ligiloj, tuj post finpretigo.
Listo de Esperanto-parolantaj lektoroj kaj esploristoj
Universitatoj kiuj listigas Esperanton inter siaj ebloj
Detaloj pri universitatnivelaj kursoj, moduloj kaj studoj ankaŭ alireblas per la universitataj paĝoj de Edukado.net.

Universitataj retpaĝoj
Universitataj studentoj
Esploristoj pri Esperanto
Detala dokumento, kompilita en Esperanto por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo fare de Lucas Teyssier, helpe de Karina Oliveira, Tyron Surmon kaj Yuro Jung (aŭgusto 2020), listigas studentojn, kiuj instruas Esperanto-kurson en siaj respektivaj universitatoj, administras Esperanto-klubon, aŭ estas la solaj Esperanto-parolantoj, ĝis nun, en sia universitato – ili ŝatus renkonti samideanojn, kiuj interesiĝas lerni aŭ trovi pli pri la lingvo.
Bonvolu kontakti nin se vi dezirus ricevi la esperantlingvan dokumenton.

Kunsido pri universitata agado – TEJO. Slovakio 2019.

La universitata klubo en la Université Toulouse Jean-Jaurès, Francio.
Lucas TEYSSIER, University of Vienna
Nicolau DOLS, Universitat de les Illes Balears
Cyprien GUIYA, Université Nationale d’Agriculture (UNA)
Gustavo COSTA, Universidade Federal do Rio Grande do Norte
Euleax DE LIMA PEREIRA, Universidade Federal do Rio Grande do Sul
Jose Querino DE MACEDO NETO, Federacia Universitato de Alagoas
Karina OLIVEIRA, University of San-Paŭlo
Manuela BURGHELEA, University of St Andrews
Martin CONSTANTINO-BODIN, Imperial College London
Tyron SURMON, University of Oxford
Svend NIELSEN, Aarhus University
Carl DIZON, University of the Philipines
Ludo NOIZET, Université Rennes 1
Marion QUENUT, Université Jean Jaurès (Toulouse 2)
Lucas TEYSSIER, ENS (École Normale Supérieure)
Arturo GONZALEZ, TUM
Michael VRAZITULIS, TUM
Walter BRUNO, University of Trento
Serafima ALOVAK, Waseda University
Yuro JUNG, Aoyama-Gakuin University
David RUÍZ SÁNCHEZ, UAB – Universitat Autònoma de Barcelona
Alvaro CHAVES, Universidad Nacional de Colombia
Robert MILIJAŠ, Sveučilište u Zagrebu (University of Zagreb)
Federico GOBBO, University of Amsterdam
Marie ELLIOTT, University of Auckland
Heeyeon OH, Hankuk University of Foreign Studies
Antonia MONTARO, Umeå Universitet
André MÜLLER, Universität Zürich
Matthew EARLY, Stanford University
Hoss FIROOZNIA, University of Rochester
Will NORTON, University of Virginia
Historia perspektivo de Esperanto-kursoj siatempe organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj. Kompilils la raportojn Germain Pirlot.
Laboranta nome de Esperantic Studies Foundation kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.