Esperanto-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj
Ĉi tie ni prezentas historian perspektivon de Esperanto-kursoj siatempe organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj. Kompilils la raportojn Germain Pirlot.
Kompiladoj de sciigoj pri Esperanto-kursoj en universitatoj kaj altlernejoj – resumo.
Inter la jaroj 1977 kaj 1992 la informoj estis perpoŝte kolektitaj; inter la jaroj 2002 kaj 2014 informoj estis rete kolektitaj.

Resumaj ciferoj laŭjare [landoj-kursoj]
1977 : 1-a eld., dec. 1977 [21-58]
1980 : 2-a eld., jan. 1981 [19-51]
1981 : 3-a eld., jan. 1982 [15-56]
1983 : 4-a eld., dec. 1983 [17-79]
1984 : 5-a eld., dec. 1984 [22-109]
1986 : 6-a eld., jun. 1986 [28-125]
1988 : 7-a eld., jun. 1988 [24-107]
1990 : 8-a eld., jun. 1990 [19-91]
1992 : 9-a eld., jun. 1992 [23-90]
2002 : nov. [20-43]
2004 : febr. [23-63]
2006 : jan. [26-75]
2008 : jan. [24-68]
2010 : jan. [21-56]
2012 : jan. [19-50]
2014 : jan. [16-40]
2012 : jan. [19-50]
2014 : jan. [16-40]
[Jen] unu el la plej gravaj dokumentoj de la Esperanto-Movado: la raporto, kompilita kaj publikigita de Germain Pirlot, pri la oficiala nombro, tutmonda, de Esperanto-Kursoj ĉe la altlerneja kaj universitata niveloj. Kiam li komencis kompili tiun raporton en la jaro 1977, troviĝis tiutempe 58 universitataj kursoj de nia lingvo en 21 landoj. La nombro de landoj kaj de universitatoj variadis dum la lastaj pli ol 30 jaroj, atingante sian plej altan nivelon en 1987, kun 28 landoj kaj 125 kursoj. Ke ni revenu al tiu alta nivelo, kaj ke ni preterpasu ĝin!
La universitataj kursoj gravas laŭ multaj vidpunktoj. Unue, ili montras, ke Esperanto akceptiĝas en universitatoj kaj ke oni konsideras ĝin studinda temo. Due, tiuj kursoj valoras por altiri junulojn, esperantigi ilin, kaj tial doni pli da edukitaj lernantoj al nia komunumo. Trie, la profesoroj kiuj instruas tiujn kursojn estas ofte pagataj kiel ĉiuj aliaj profesoroj, kaj tio donas al Esperantistoj la ŝanĉon pli bone vivteni sin kaj dediĉi sin pli al Esperanto. Ankaŭ menciindas, ke tiuj kursoj permesas al niaj instruistoj verki materialon, eksperimenti kaj ĝenerale plibonigi siajn instruajn kapablojn. Kaj finfine, ni ne forgesu, ke tiuj statistikoj estas gravaj por niaj rilatoj kun neesperantistaj amaskomunikoj.
El la antaŭparolo verkita de Dennis Keefe kaj aperigita en la raporto de Germain Pirlot, januaro 2012
Por informoj pri kursoj post 2014, bonvolu rigardi al la paĝoj de Edukado.net. Ni petas ĉiujn, kiuj instruas Esperanton, interlingvistikon kaj/aŭ esperantologion en universitato aŭ altinstituto tie resgistri sin.